biografie - biography - biografy - biographie - biografio

Nan’n AnkieNan’n Nanne & Ankie AnkieNan’n Ankie

 
 

Biografio

Nanne Kalma & Ankie van der Meer

Lingvoj:   a - Nederlands    b - English   c - Frysk   d - français   e - Esperanto 

En la jaro 1988 la grupo 'Kajto' komencis kanti Esperant-lingve.
Dum la somero de 1989 - dum la UK en Brajtono en Anglujo - la KD-on 'Kajto' estis prezentita, kiu ankaŭ montriĝis esti la unua Esperanto-KD iam en la mondo. 
Dum la jaroj kiuj sekvis, la grupo vojaĝis al multaj landoj por koncerti kaj eldonis entute 8 KD-ojn. 
En la jaro 2004 - en la urbo Aalen en Germanujo - la FAME Kulturpremio estis aljuĝita al 'Kajto' kiel rekono de la graveco de ĝia  kontribuaĵo al la Esperanta muzik-kulturo. 

Nuntempe 'Kajto' konsistas el Nanne Kalma kaj Ankie van der Meer kiuj uzas ĉi tiun nomon por ilia Esperanto-repertuaro. 

Jam dum multaj jaroj Ankie kaj Nanne kune muzikas. Komence en la Frisa grupo Irolt, poste en Kat yn 't Seil, Liereliet kaj Kajto. 
Kun tiuj grupoj aŭ duope, kantante en Esperanto, en la Frisa kaj Nederlanda lingvoj, ili registris pli ol kvardek da Vinil-Diskoj kaj Kompakt-Diskoj kaj regule koncert-turneas tra multaj landoj ne nur en Eŭropo, sed ankaŭ en Nord-Ameriko, Aŭstralio kaj Azio. 

Koncerne la kantotekstojn Kajto ne konas limojn. Nanne kaj Ankie kantas pri diversaj temoj. 
En ilia repertuaro maraj kaj historiaj temoj ludas gravan rolon sed ili prikantas ankaŭ komikajn okaza]ojn el la ĉiutaga vivo. 
Same ili ŝatas muzikigi Esperantajn kaj Frisajn poemojn.

Dum festivaloj, kafo-koncertoj, kulturaj vesperoj aŭ kantostaĝoj, la programo de Ankie kaj Nanne estas ĉiam humurplena kaj taŭge adaptita al la situacio, kie ajn ili troviĝas. 
Dum koncertoj la du Kajtanoj povas anonci kaj enkonduki iliajn kantojn en diversaj lingvoj kiel Esperanto, la Nederlanda, la Frisa, 
la Franca, la Angla kaj la Germana.  
Ili sin akompanas per diversaj instrumentoj kiel gitaro, mandolino, ŝalmo kaj koncertino (sesflanka  akordioneto).
Biografie.htmlEngels.htmlFrysk.htmlFrans.htmlshapeimage_3_link_0shapeimage_3_link_1shapeimage_3_link_2shapeimage_3_link_3